MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

AŬSTRIO

Serĉi la perditan paradizon

Ĉi-jare en la monaĥejo Melk, situanta okcidente de Vieno, okazas la jarekspozicio de la lando Malsupra Aŭstrio kun la temo "La serĉo je la perdita paradizo. Eŭropa kulturo en la spegulo de la monaĥejoj". La ekspozicio pritraktas la sopiron de l' homo al la paradizo. Unikaj kaj valoraj eksponaĵoj el 200 eŭropaj muzeoj kaj monaĥejoj atribuas al tiu granda aranĝo internacian karakteron.

En la "serĉo je la paradizo" la vizitantoj tramigras ne nur la belegajn kaj pompajn ejojn de la monaĥejo, sed ankaŭ la novan renovigitan barokan kelon kaj la ĝardenon. La lasta estis transformita en eden-ĝardenon.

Je dispono por la unua parto de la ekspozicio staras impona, ĵus renovigita volbaĵkelo de la monaĥejo. Ĉi tie estas eksponaĵoj, kiuj ĉefe traktas la kreon de la mondo, la paradizon kaj la forpelon de Adamo kaj Eva. Impone estas elmontritaj pentraĵoj, verkoj el muziko kaj literaturo, tiel ke la vizioj de la plej diversaj artistoj kongruas unu kun alia. La vizitantojn ravas pompe ilustritaj mezepokaj manskribaĵoj, "Dia Komedio" de Dante, pentraĵoj kaj gravuraĵoj de Pieter Brueghel, Marc Shagall aŭ Rudolf Hausner, remburaĵoj, skulptaĵoj kaj multo alia. Ne lastloke estas serĉitaj imagoj, kiujn faris aliaj religioj kaj mitologioj pri la paradizo.

La dua parto de la ekspozicio temas pri la "serĉo je la paradizo". La vivo kaj la agado de monaĥoj kaj monaĥinoj okupas ĉi tie centran lokon. Multaj homoj en la frua kristana epoko retiriĝis de la mondumo kaj fariĝis ermitoj. En la 3a jarcento post Kristo la ermitoj iris en la dezerton, ĉefe en Egiptio. Tio estas la radikoj de la kristana monaĥeco. Ekde tiam gemonaĥoj dediĉas sin al di-plaĉa vivo.

Pompaj artaĵoj, kiujn oni kreis omaĝe al Dio, estas eksponitaj en la imperiestraj ĉambroj kaj en la prelatejo. Ekzemple, abata bastono, kiun portis Sankta Bernhard de Clairvaux [klervó]; manskribaĵoj, en kiuj estas kolektitaj la astronomiaj scioj de la tempo ankoraŭ en la 9a jarcento en Sankt Gallen; aparatoj, kiuj trovis aplikon en monaĥejaj observatorioj; pentraĵoj de la baroktempo ĝis la moderno, de Franz Anton Maulbertsch [maŭlberĉ], Georg Raphael Donner aŭ de Max Ernst.

En la tria parto de la ekspozicio la vizitantoj mem "serĉas la paradizon". La ĝardeno de la monaĥejo Melk, kiu kutime estas rezervita por la monaĥoj, en la jaro 2000 estas alirebla ankaŭ por vizitantoj. Dum la lastaj jaroj oni restaŭris ĝin laŭ malnovaj planoj, kiuj devenas parte de la epoko de la romantiko, parte de la baroktempo. La vizitantojn ĉi tie atendas travivaĵo por ĉiuj sensoj, plena je poezio kaj surprizoj. En tiu parto okazas ankaŭ ekspoziciaj programeroj: teatraĵoj, muziko kaj prelegoj. En unu antaŭ nelonge renovigita pavilono oni povas trarigardi imponajn freskojn de la aŭstria rokoko-pentristo Johann Bergl. Nova estas ĉi-loke paradiz-ĝardeneto monaĥa kun herboj, floroj kaj fruktarboj.

Evgeni G

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28