MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ne nur pri vortuzado

Ĉi tiu estas tre bonvena stud- kaj ekzerco-libro por progresantoj. Kiel diras la titolo, temas plejparte pri vortuzado. Ĉi tiu dua volumo inkluzivas sekcion 4 La socia vivo, en kiu estas la partoj: Ĉu vi estas soci(et)an(in)o?; La familio; La laboro; La ludo; Socia vivo en Esperantujo; La komunikiloj; La politiko; La ekonomio.

Per ludoj, multaj grafikaĵoj, informtekstoj, enigmoj, kaj semantikaj eksplikoj, la aŭtoroj helpas la progresanton ekkoni la nuancojn de multaj esperantaj vortoj kaj ilin uzi ĝuste. Multaj el la tekstoj estas tre interesaj pro siaj informoj, tiel ke la libro edukas ne nur pri vortuzado.

La stilo estas klara, la teksto estas bone polurita, ĉiam gramatike ĝusta, kaj tre zorge korektita, tiel ke oni malofte trovas komposterarojn. Ĉiurilate, modela verko.

Mi tre varme rekomendas al studantoj kaj instruantoj ĉi tiun verkon por hejmstudado, kaj ankaŭ kiel studlibron uzeblan en klasoj.

Donald BROADRIBB

Christiane De Vleminck kaj Emile Van Damme: Leksikaj ekskursoj, dua volumo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2000. 240 paĝoj, kudre binditaj. ISBN 90-71205-69 X. Prezo ĉe FEL: 14,00 eŭroj + afranko.


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28