MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

TRANSPORTO

Protestas naj-baroj

Sudan Germanion kaj nordan Italion interligas la aŭtoŝoseo "Brenner", kiu kondukas tra la aŭstria federacia regiono Tirolo. La plej grava konstruaĵo estas la 820 metrojn longa Eŭropa Ponto sude de Innsbruck [insbruk]; pro sia 180-metra alteco ĝi estas la plej alta piliera ponto en Eŭropo.

En 1960, kiam estis konstruita la ponto, oni fieris pri tiu ĉi teknika miraklo. Intertempe beno iĝis malbeno. Kreskadas venenaj gas-eligoj kaj bruo. En 1990 okazis jam 900 000 kamion-veturoj sur la ŝoseo, en 1999 pli ol 1,68 milionoj -- 75 000 pli ol permesas kontrakto inter Eŭropa Unio (EU) kaj Aŭstrio. Do fine de junio kelkmil tirolanoj baris dum 30 horoj la ŝoseon. Þoforoj, antaŭe avertitaj, ne suferis pro gravaj ŝtopiĝoj.

La aŭstra registaro volas procesi kontraŭ EU, se tiu ne reduktos kamion-veturojn laŭ la kontrakto; krome, naturprotektaj asocioj anoncis pliajn baradojn. Kontraŭas ĉiujn manifestaciojn la germana trafikministro, kiu postulis liberan interŝanĝon de varoj. Kritikis ankaŭ sudtirolaj politikistoj, timante, ke forestos turistoj el Germanio.

Fervoja tunelo 50 km longa sub la Brenner-montopasejo solvus la problemon. Tamen por tunelo mankas mono.

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28