MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Koalicio kontuzita

Fine de junio elektiĝis 480 parlamentanoj al la Ĉambro de Deputitoj -- japane shugi-in -- unu el la du ĉambroj de la japana parlamento (kokkai). Suferis la reganta koalicio: la Liberala Demokratia Partio (LDP) perdis seĝojn, sed restas la plej granda partio. Ankaŭ koaliciaj partneroj de LDP spertis malvenkojn.

Tamen malgraŭ opoziciaj gajnoj, registritaj ĉefe de la Demokratia Partio de Japanio, la prezidanto de LDP, Mori Yoshiro, konservis sian ĉefministran postenon. Do la regantaj partioj retenis sian povon.

Dinastioj

La balotoj plenumiĝis laŭ kombino de rekta elektado kaj proporcia reprezentado: 300 deputitoj estas elektitaj en siaj distriktoj kaj 180 laŭ partiaj voĉoj. Voĉdonanto ricevis du balotilojn por indiki kandidaton kaj partion. Interesa fenomeno: travivo de politikaj dinastioj. Gefiloj heredas la seĝojn de siaj patroj: ekz. Obuchi Yuko, filino de mortinta eks-ĉefministro Obuchi Keizo, transprenis lian seĝon.

Jenas partioj en la Ĉambro de Deputitoj:

Liberala Demokratia Partio 233

Demokratia Partio de Japanio 127

Nova Komeito 31

Liberala Partio 22

Japana Komunista Partio 20

Socialista Demokratia Partio 19

Nova Konservativa Partio 7

Sendependuloj kaj aliaj 21

IGARASI Takeo / pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Igarasi Takeo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28