MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

KONKURSO

Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro

Cent aŭtoj startis en Nederlando meze de junio kaj post tri tagoj enveturis la litovan ĉefurbon Vilnius. Vere Litovion atingis ne ĉiuj startintaj aŭtoj -- tridek el ili paneis sur polaj vojoj, kaj unu en Litovio.

En la konkurso "Malnovaj aŭtoj al la arkta cirklo kaj reen" rajtis partopreni nur aŭtoj produktitaj antaŭ la jaro 1967. La plej malnova estis "Simplex" de la jaro 1916. La aŭtoj estis dividitaj laŭ konstrujaro en du kategoriojn: produktitaj antaŭ 1949 kaj antaŭ 1967.

Dum 20-taga rondveturo ĉirkaŭ Balta Maro oni traveturis 9000 kilometrojn. La aŭtojn stiris nederlandanoj, argentinanoj, belgoj, kanadanoj, germanoj, britoj, italoj, aŭstroj, skandinavoj, svisoj, rusoj kaj usonanoj, reprezentantoj de Sud-Afriko. En la konkurso oni luktis por du specialaj premioj -- "Pokalo de nacioj" kaj "Pokalo de damoj".

El Litovio la aŭtoj direktiĝis al maŝina muzeo en latva ĉefurbo Rigo. Poste sekvis Estonio, Finnlando, Svedio kaj la finalo estis en norvega ĉefurbo Oslo.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-18