MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

Ekskapo eskapas

Antaŭe ŝatata kaj respektata, nun mokata kiel "Houdini" (laŭ la usona senkatenigisto kaj eskapisto): jen la sorto de la iama irlanda ĉefministro Charles Haughey [ĉalz hoĥe]. Tiu, laŭ esploroj de registara tribunalo, kulpas pri kontraŭleĝaj agoj plenumitaj, kiam li estis ministro. Poste, juĝisto akuzis lin eĉ pri ĵurrompo kaj pri obstrukco de la tribunala laboro.

Tamen, kiam Haughey devis aperi antaŭ kriminala kortumo, la tiea juĝisto akceptis pledon de la defenda advokato, ke la akuzato frontos al maljusteco. Kialo: en parlamenta debato la vic-ĉefministro Mary Harney deklaris, ke malhonestaj politikistoj estu punitaj. Ĉi aserto, laŭ la advokato de Haughey, povus negative influi ĵurianojn.

Manifestacio

Plue, kaj ĉefe, publikaj manifestacioj, ankaŭ afiŝoj kaj flugfolioj presitaj de la partio de socialistaj laboristoj kaj distribuitaj tra Dublino, estis interpretataj de la juĝisto kiel personaj atakoj kontraŭ Haughey, kiuj same minacus justan verdikton. Decidite estis prokrasti la proceson ĝis ankoraŭ nefiksita dato.

Intertempe la ŝtata prokuroro deklaris la decidon kontraŭleĝa kaj neracia. Eblas argumenti, ke se oni akceptus la decidon, la konsekvencoj neimageble damaĝus justecon en Irlando. Teorie, iu ajn krimulo povus ruze instigi influhavajn personojn insulti lin kaj postuli punon, por ke poste la akuzato pledu, ke la asertoj fias kaj implikus proceson.

Jen ne la unua fojo, ke "Houdini"-Haughey eskapis sian punon. Ĉu tamen la reganta koalicio "eskapos" sian sorton, dubendas: la publiko forte kritikis vic-ĉefministron Harney, membron de la plej malgranda koalicia partio, pro ŝia rolo en la afero.

IRL/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de IRL el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28