MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Memmortiga senperforto

Respekti ĉiun vivon, dividi kun aliaj, aŭskulti por kompreni, konservi la planedon, flegi solidarecon estas certe noblaj tendencoj dignaj, eĉ devigaj por ĉiu civilizita homo. Tamen entute rifuzi perforton garantius la superregadon de la plej brutalaj perfortemuloj, kiuj primokas tian emon kaj profitas ĝin. Ĉu vere iu kredas ke oni povos konvinki tiajn homojn per virta ekzemplo kaj amikemaj vortoj? Pie belaj iluzioj ofte favoras la intencojn de potencavidaj sovaĝuloj, kiuj neniel interesiĝas pri paco aŭ harmonia kunvivado. Do, bonintencaj homaranoj devas konservi, flegi kaj estigi fortan kapablon por defendi energie vivon kaj bonfarton de tiuj, kiuj volas vivi pace, feliĉe kaj digne kun respekto por aliuloj. Belaj revoj estas tre ŝatindaj. Tamen ili neniel detruu la kapablon rekoni aspektojn de realo, nek la bonfarton de pacamaj mortidevuloj! Bona intenco sen sana prudento, nek konscio pri realeco, ne bonfartigos la homaron.

Werner SCHAD, Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner SCHAD el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28