MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

Du patroj interparolas

Du patroj interparolas

“Nia Marinjo vojaĝis al Usono por studi. Ho ve! Nun, legante ŝian leteron ni tuj bezonas vortaron.” “Ne plendu!” respondas la alia patro. “Ankaŭ nia Karlo forvojaĝis al Usono. Se li skribas leteron al ni, ni tuj bezonas nian banklibreton.”

En trinkejo

“Vi aspektas laca, Janoso. Ĉu vi ne bone dormis?” “Sincere dirite, ne! Post la transloĝiĝo de mia edzino mi maldormas ĉiunokte.” “Mi kompatas vin, Janoso, sed ŝin mi neniam trovis aminda. Forgesu ŝin!” “Ne eblas. Tiu virinaĉo forportigis mian ununuran komfortan liton.”

Inter geamikoj

Mi aŭdis, ke ĉiu kvara homo suferas pro mensaj perturboj. Miaj tri geamikoj estas tute sanaj. Ĉu mi nun konsultu kuraciston?

El redakcia leterkesto:

“Kial mia fianĉo ĉiam fermas siajn okulojn, kiam li kisas min?” “Se vi sendos vian foton al la redakcio, ni pli facile povos respondi la demandon.”

Ĉe floristo

“Ĉu vi havas karnovorajn plantojn?” “Certe. Kiom grandan vi deziras?” “Hm, ĝi estos donaco al mia bopatrino, kiu pezas ĉirkaŭ 85 kg.”

Hejme

La edzo fiere vokas sian edzinon, kiu kutimas riproĉi lin pro mallerteco en praktikaj laboroj: “Venu vidi, kiom bele aspektas la nova murpapero en la salono! Vi devas agnoski, ke mi sukcesis surglui ĝin sen eĉ unu faldeto, ĉu ne?” La edzino longe rigardas ĉirkaŭ si kaj poste rimarkigas: “Jes, vere, sed mi ne plu vidas la pordon de la dormoĉambro. Antaŭe ĝi estis tie.”

Rekordo

Tri maristoj parolas pri siaj amikinoj “Mi havas karulinon en ĉiu havenurbo”, diras la unua. “Kaj mi sur ĉiu kajo”, fanfaronas la dua. “Ankaŭ mi, kaj miaj amantinoj naĝas renkonte al mi, kiam ili ekvidas mian ŝipon”, aldonas la tria.

En kongresurba parko

Maljuna vira kongresano sidas sur verda benko kaj larmegoj fluadas laŭ lia blanka barbo. Alproksimiĝas samideano kaj ĝentile demandas, kial li ploregas. “Ho! Hieraŭ dum la balo okazis miraklo. Juna belulino fulme enamiĝis al mi kaj ni decidis kune ekskursi kaj geedziĝi poste.” “Gratulon, sinjoro, sed kial vi nun ploras? Ĉu vi subite malsaniĝis?” “Ne, ne, sed mi ne povas memori, kiun ekskurson ni elektis, kaj mi eĉ ne demandis ŝian naciecon aŭ kongresan numeron!”

Pastro en la sakristio:

“Mi ĉiam esperis, ke ankaŭ la malriĉuloj venos al la meso. Enrigardante la almozosakon mi rimarkas, ke nur ili venadas.”

Dum matenmanĝo

“Ĉu vi ion diris, kara?” “Jes. Antaŭ du tagoj.”

En lernejo

Petro revenas al la klaso post malsano kaj la instruisto demandas, kiom longe li forestis. Petro respondas: “Ekde la dua mondmilito.”

En aŭtobuso

Emerita instruisto demandas etulinon, ĉu ŝi jam frekventas la lernejon. “Jes. De du jaroj”, respondas la knabineto. “Kaj mi frekventadis la lernejon dum 30 jaroj”, aldonas la eksinstruisto kun fiero. “Certe vi estas stulta”, serioze konkludas la etulino.

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01