MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pedante

Mi volas klaĉi ne super konjako sed pri la eseo iom pedante tribunata de Yamasaki Seikô (MONATO, 2000/06, p. 26). Mi komprenas ke la aŭtoro bone posedas la francan lingvon kaj la modernan historion de Eŭropo, sed ke li malbone posedas profundan kontempladon pri la aktuala Japanio. Li diras,"Kiuj legas Kurt Tucholsky [tuĥolski] pensus ke la tiama Germanio fotografie similas al la aktuala Japanio." S-ro Yamasaki aludas ke la nuntempa Japanio similas al la Germanio post la fino de la unua mondmilito, kiu pavimis la vojon por Hitler. Li malpravas! La vero estas ke en Japanio post la fino de la dua mondmilito diskursoj nevideblaj en eŭropaj landoj dominadis en la politika klaso kaj en sensacia ĵurnalismo. Tiuj diskursoj instruadis la postmilitan japanan popolon pri "brutalaĵoj" fare de la "koloniisma" kaj "militarisma" Japanio. La aktualaj japanoj nun ekrimarkas pere de saĝa ĵurnalismo ke tiuj diskursoj deflankiĝas. Ĉu Yamasaki Seikô kuraĝas min etikedi "ekstrem-dekstrulo", same kiel EU-registaroj la aŭstran Haider?

IGARASI Takeo, Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de IGARASI Takeo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28