MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Vidinda Bretonio

S-ino Ducloyer pravas reklami por Quimper kaj Bretonio, kiuj estas vidindaj lokoj en Francio (MONATO, 2000/05, p. 16). Sed estas eraro diri, ke la duoninsuloj de Crozon kaj de Cap Sizum estas ekstremaĵoj de okcidenta Eŭropo. Eĉ ne menciante Islandon, la plej okcidentaj regionoj en Eŭropo estas en Irlando, Hispanio kaj Portugalio.

Jean CRUCHON, Francio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 11, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean CRUCHON el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28