MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HUNGARIO

Servico de Sevso

Procesas tri þtatoj en Usono por arkeologia trezoro, kiu originis en Hungario, kaj kiu aperis lastatempe en la nigra merkato. Temas pri arøenta servico konsistanta el kruæoj, vazoj, ujoj kaj teleroj. La origina posedanto estis Sevso [seuso], romia riæulo loøanta æe la lago Balatono. Lia nomo estas surskribita sur telero. Æiu ero estas majstra¼o kun apenaý taksebla valoro. Kelkaj hungaroj diras, ke la servico valoras pli ol la hungara ora krono.

Þajnas, ke en 1975 juna amatora arkeologo trovis la servicon æe Balatono sed ne taksis øin valora. Li kontaktiøis kun cigano, kiu supozis la trezorojn stano kaj interesiøis nur pri la kupra kaldrono, en kiu la servico troviøis. Poste, iom mistere, la junulo mortis. Laý polica raporto okazis sinmortigo: nun oni kredas la junulon murdita.

Brita lordo

Lastatempe kelkaj arøenta¼oj aperis æe la aýkciista firmao Sotheby en Londono, kie ilin akiris brita lordo. Tiu aæetis la valora¼ojn surbaze de dokumentoj originintaj en Libano kaj laýþajne legitimantaj posedorajton. Intertempe Kroatio kredigis, ke la trezoroj troviøis en domo de la iama prezidanto Tito.

Do en Nov-Jorko komenciøis jur-proceso inter Hungario, Libano kaj Kroatio por decidi pri aparteneco. Aktuale la servico, gardata en banko, estas nenies. Sendube Hungario pagus grandan sumon por akiri la restantajn servicerojn, kiuj verþajne ankoraý cirkulas en la nigra merkato.

Karlo J UHÁSZ

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Juhász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28