MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

Radio por unu mondo

Ĝis preskaŭ la fino de la 20a jarcento, la ŝtata radio de la Irlanda Respubliko -- RTÉ -- neniam regule dissendis fremdlingvajn programojn. Eĉ post aliĝo al Eŭropa Komunumo (nun Eŭropa Unio) aŭdiĝis nur anglalingvaj aŭ gaellingvaj programoj. La nacia radio restis paroĥa kaj provinca, kaj irlandanoj malofte aŭskultis fremdajn lingvojn. Malmultaj provis lerni aŭ uzi ilin. La proporcio de irlandanoj, kiuj komprenis lingvojn kiel la francan, la germanan aŭ la hispanan, estis (kaj estas) plendinde malgranda.

La plej granda ŝanĝo en la lingva politiko de RTÉ, tamen, okazis ne pro subita konscio pri la rolo de Irlando en multlingva monda komunumo, sed pro alveno al Irlando de rifuĝintoj kaj azilpetantoj el Bosnio kaj Kosovo. Laŭraporte, balkanaj azilpetantoj deziris radio-programojn en siaj lingvoj, precipe por ricevi en Irlando novaĵojn el la hejmlando. RTÉ akceptis la proponon dissendi apartajn programojn por tiuj novalvenintoj, kaj la afero evoluis al plurlingva servo por eksterlandanoj el aliaj, nebalkanaj landoj.

Idiomoj

Hodiaŭ la nova servo -- "Radio One World" (Radio Unu Mondo) -- dissendas en jenaj lingvoj: rusa, albana, vjetnama, rumana, bosnia, alĝeria araba, ĉina, pola, kaj en idiomoj de Barato, Kongo kaj Niĝerio. La programoj aŭdiĝas de lundo ĝis vendredo de la 19a horo ĝis la 9a en 612 kaj 1278 kHz. Ankoraŭ estas neniu konstanta dissendo en lingvoj de la Eŭropa Unio, krom la angla kaj la irlanda.

Bedaŭrinde, tiu oficiala rekono de la bezonoj de eksterlandaj komunumoj en la Respubliko ne pozitive efikis sur la huliganojn kaj ksenofobojn, kiuj insultas kaj jam kelkfoje korpe atakas eksterlandanojn, precipe tiujn de malhela haŭtkoloro. Kanajloj brutale atakis kaj mortigis blankhaŭtan anglan vizitanton, kiu promenis laŭ dublina strato kun sia afrikdevena edzino, supozeble ĉar ili ne aprobis kuniĝon de blankulo kaj neblankulino.

Garbhan MAC AOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28