MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Estimataj gelegantoj,

kiel redaktoron de ĵurnalo atingas min ĉiutage multaj teruraj kaj ŝokaj informoj, kiuj priskribas suferojn kaj ofte mortojn de homoj. Vi mem scias bone, ke la tero ne estas la plej paca planedo. Por iel majstri tiajn ĉiutagajn afliktojn, ni redaktoroj tre ofte fuĝas en cinikan pozon, ŝajnigante, ke ĉio tio ne multe afliktas nin -- raporti pri ĉiuspecaj teruraĵoj, militoj kaj kruelaĵoj estas simple nia ĉiutaga laboro, ĉu ne? Ni scias pri la konstanta detruo de homoj fare de homoj. Tamen jen kaj jen la ŝoko estas eksterordinara. Tiel okazis al mi, kiam antaŭ kelka tempo alvenis oficiala raporto de Unicef, la por-infana organizaĵo de UN, pri suferoj de virinoj. En ĝi oni povas legi, ke sole en Barato ĉiujare 10 000 knabinoj estas murdataj tuj post naskiĝo nur pro la fakto, ke la beboj estas inaj kaj ne viraj, kontraste al la deziro de l' gepatroj. Samlande laŭ tiu ĉi studaĵo oni murdas jare 5000 virinojn, ĉar ili ne alportas la deziratan doton. En suda Azio, informas la raporto, ĉiujare estas murdataj unu miliono da infanoj nur pro tio, ke ili estas inaj. En la studaĵo oni, kompreneble, listigas multajn aliajn teruraĵojn, sed la vere ŝoka konstato estas, ke la plej multaj krimoj kontraŭ virinaj homoj okazas ene de la familioj. Same ŝoke estas, ke la studaĵon oni ellaboris por kunveno, kiu bilancu la rezultojn post la monda privirina konferenco en Pekino antaŭ kvin jaroj -- kaj rezignacie devas konfirmi, ke nenio pliboniĝis. Kiel konsoli min kaj nin?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01