MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Sobriga propono

En Vilnius, la ĉefurbo de Litovio, fermiĝis konata -- kaj siatempe timata -- institucio. Ne plu funkcias sobrigejo, kien policistoj venigis tiujn, kiuj pro trouzo de alkoholaĵoj perdis konscion aŭ -- male -- batalemis en publikaj lokoj.

Dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo; tiam oni informis ne nur la urban gazeton pri la nomoj de la "gastoj" en la sobrigejo sed ankaŭ ties laborejon. Tiuj, kiuj ne deziris tiel "famiĝi", ofte pagis bonan poŝmonon al oficistoj ĉe la sobrigejo.

Ceremonio

Ĉesis la sobrigejo pro manko de mono. Pasintjare ĝi kostis ĉ. 200 000 eŭrojn (kaj sobrigis pli ol 2500 "klientojn"). La lastaj loĝantoj de la sobrigejo forlasis ĝin dum eta ceremonio, kun muziko kaj aplaŭdoj: surprizigite, ili forkuris, provante kaŝi siajn vizaĝojn.

Tiam aktoroj salutis la fifaman ejon. Unu, rolante kiel ebriulo-edzino, plendis, ke ŝi ne plu scios, kie serĉi sian edzon. Kaj vere: ekde nun la ebriuloj estos veturigitaj aŭ al policejoj aŭ al malsanulejoj. Kaj kion pri la iama sobrigejo? La aktoroj proponis, ke ĝi fariĝu monaĥejo -- propono, kiu tre verŝajne ne realiĝos.

Antanas GRINCEVIĈIUS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 12, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antanas GRINCEVIĈIUS el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01