MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

LITOVIO

Eŭkaristia kongreso: preĝo kaj dancoj

Post 66-jara paŭzo en Litovio estis organizita dua eŭkaristia kongreso, kiun partoprenis diversaĝaj kredantoj, monaĥoj, diversrangaj hierarkiuloj el Litovio kaj fremdaj landoj. Dum kvar tagoj ili komune preĝis kaj amuziĝis. Al la festo venis reprezentanto rajtigita de la papo, ĉefepiskopo kardinalo Vinko Puljic el Bosnio. La eŭkaristia kongreso iĝis la plej granda aranĝo en Litovio dediĉita al la 2000a datreveno de kristanismo.

Dum la kvar tagoj de la kongreso oni ne nur preĝis. Post la vendredo de plej fidelaj diaj servistoj, tiel nomataj laboristoj de la sinjora vinberejo, en la sporthalo de Kaunas polkojn kaj valsojn dancis monaĥoj kun monaĥinoj, junaj pastroj kun laikaj virinoj. Por la sabate okazanta Tago de infanoj kaj gejunuloj kunvenis pli ol 20 000 kongrespartoprenantoj.

La unua eŭkaristia kongreso

La unua eŭkaristia kongreso de Litovio okazis en la jaro 1934 en Kaunas; ĝin partoprenis ĉirkaŭ 100 000 personoj el Litovio kaj eksterlando. La duan kongreson oni intencis organizi en la jaro 1944; tamen pro komplikaj historiaj obstakloj la aranĝo ne okazis. Tiaj ĉi kongresoj, tiel ordinaraj por la landoj, kiuj ne suferis sovetan okupacion, komenciĝis en la franca urbo Avignon [avinjó] en la jaro 1874.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28