MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

De perforto al paco

Ĝis novembro 2000 eblas viziti la ekspozicion "Milito aŭ Paco. De perforto-kulto al pac-kulturo" en la kastelo Schlaining [ŝlajnin] en Burgolando, la plej orienta federacia regiono de Aŭstrio. Jam de 1982 Schlaining estas la sidejo de Aŭstria Studcentro por Paco kaj Konfliktosolvo (ASPK).

Tiam Schlaining troviĝis proksime al la t.n. fera kurteno, kiu dividis Eŭropon en komunisman kaj kapitalisman partojn. Post la malapero de la kurteno en 1990 ekis en Schlaining anglalingvaj prelegoj kadre de pacuniversitato, kaj en 1993 komenciĝis fakuloj por labori en konflikt-regionoj.

Biblioteko

Hodiaŭ ASPK okupiĝas unuavice pri politiko de Aŭstrio kaj de malgrandaj ŝtatoj; pri pacpolitiko, naciismo en orienta Eŭropo, konfliktoj en iama Jugoslavio kaj pri pacedukado. Ekster la universitataj semestroj okazas en Schlaining internacia somer-akademio kaj -- ĉiun duan novembron -- packonferenco. La biblioteko enhavas 12 000 librojn kaj 120 gazetkolektojn.

Ĉe la enirejo de la ekspozicio "Milito aŭ Paco" videblas sloganoj kaj skulptaĵo "Akra disputo". La kastela turo estas ĉirkaŭvolvita de blanka bendo, simbolo de la paco. Rondirante, oni venas unue en la kelon, kie la temo estas ĉiutaga perforto, ne nur dum militoj sed ankaŭ dum "paca" vivo. En la Nigra Korto montriĝas la kialoj de krizoj: trokresko de loĝantaro, malabundiĝo de krudmaterialo, poluado.

Infanoj

En pli supra etaĝo temas pri konfliktoj kaj ties solvo aŭ evito. Denove pli supre troviĝas informoj pri homaj rajtoj kaj pri eŭropa kaj tutmonda pacoj. Tie elstaras originalo de la vestfalia pactraktato (1648). Infanoj povas laŭiri "pacan vojon".

Kastelo Schlaining -- en si mem vizitinda -- estas protektata historia monumento. Ĝi estas menciita en dokumento el la jaro 1271, kiam la bohemia reĝo Otokaro 2a transprenis la fortikaĵon. Posta posedanto estis la kontraŭimperiestra ribelulo Baumkirchner [baŭmkirĥne], ekzekutita en 1471. Hodiaŭ la kastelo, rekonstruita de senlaboruloj, apartenas al Burgolando.

Sloganoj bonvenigas vizitantojn ĉe la enirejo de la ekspozicio

Kastelo Schlaining vizitindas pro sia historia riĉeco

Skulptaĵo "Akraj disputoj": ĝuste tiujn celas eviti la pacekspozicio ĉe la kastelo Schlaining

Biografieto de Bertha von Suttner, 1843-1914, aŭstria nobelpremiitino pri paco, haveblas de UEA.

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01