MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Elefanto en porcelanbutiko

Stefan Maul (MONATO, 2000/4, p. 5) tre trafe priskribis la nekonsekvencajn agojn, sintenon de EU, pri ĝiaj provoj bojkoti kaj izoli la demokrate elektitan registaron en Aŭstrio nur pro la faktoj ke Jörg Haider iam kaj tiam popolisme uzis malestimajn elparolojn pri certaj eksterlandanoj. La EU-ŝtatoj papage obeas la direktivojn el Bruselo. Mi volas emfazi jenajn diferencojn: se iu, ĉu korpe aŭ spirite, atakas homon pro lia aŭ ŝia deveno, egale ĉu landa ĉu rasa, tia ago estas sekvo de rasisma, faŝisma pensado. Sed, atentu, se iu akre kritikas la eksterlandanojn kiuj misuzas la restadon en la gastiganta lando por fari krimajn agojn, tia kritiko havas nenian ajn rilaton al rasisma aŭ faŝisma pensado. Tiom longe dum ekzistos nacioj, troviĝos gastigantoj respektive gastoj, kiel en familioj kie la gastigantoj havas la rajton postuli de la gastoj decan, bonordan konduton. Neniam ni toleru egalecon inter honestuloj kaj krimuloj! Neniu ŝtato povas senlime elspezi monon, egale ĉu al samlandanoj ĉu al azilpetantoj, ĉar ĉiu ŝtato devas ankaŭ enspezi, ekzemple per impostoj el produktiva laboro. Montriĝis ke la plej multaj azilpetantoj estas alvenintaj ne pro persekutado sed pro ekonomiaj motivoj, t.e. por plibonigi sian materian staton. En la kazo Aŭstrio, EU faras elefanton de kulo.

Bertil ENGLUND, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 07, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bertil Englund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09