MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

Serĉata: justa solvo

Ĝis antaŭ nelonge la socio en la Irlanda Respubliko estis relative homogena: precipe katolika, konservativa, agrikultura kaj keltdevena. Malmultaj turistoj vizitis ĝin krom irlandoriginaj usonanoj, serĉantaj familiajn radikojn en la lando de siaj prapatroj.

Post 1973, kiam la registaro de Allende en Ĉilio estis perforte faligita de dekstrulaj armeanoj, kelkaj ĉiliaj politikaj rifuĝintoj trovis azilon en Irlando. Tiu eta enmigro, kaj kelktempa gastigo de malgranda nombro da viktimoj de la balkanaj militoj, estis preskaŭ la solaj kontribuaĵoj de la irlanda ŝtato al mildigo de la prema monda rifuĝinto-problemo. Dum lastaj jaroj, tamen, la Irlanda Respubliko pli kaj pli tuŝatas de kreskanta ondo da migrantoj (azilpetantoj, rifuĝintoj kaj ekonomiaj migrantoj), kian spertas ĉiuj aliaj membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio.

Publika paniko

Nun, apud la rifuĝintejoj haste establitaj de la irlanda registaro, vice staras eksterlandanoj el orienta Eŭropo kaj el Afriko, petante permeson loĝi kaj eventuale labori en Irlando. Ĉar la instancoj ankoraŭ ne sukcesis krei adekvatajn strukturojn por alfronti la problemon, estiĝas publika paniko kaj ðaoso en ŝtataj departementoj.

Pro tio, ke la plimulto de la migrantoj videblas en la ĉefurbo, la departemento pri justico (kiu lastatempe ofte montris sin tre maljusta) provas disigi ilin tra la lando. Sen adekvate konsulti la lokajn sanservojn, lernejojn kaj ordinarajn loĝantojn, la departemento translokas migrantojn al disaj kamparaj urbetoj kaj vilaĝoj, kie mankas publika transporto, sufiĉe da kuracistoj, taŭgaj okupoj aŭ distraĵoj.

Mona subteno

La registaro ĵus dekretis, ke ĉiu "gasto" ricevos loĝadon kaj manĝaĵon, plus semajne 15 irlandajn pundojn (18,75 eŭrojn) kiel monan subtenon. Ĝis fina decido pri ilia sorto, ili ne rajtas labori aŭ serĉi postenon. La sumo de 15 puntoj (irlandaj pundoj) apenaŭ sufiĉas eĉ por unu vojaĝo al la ĉefurbo por trakti kun aŭtoritatoj aŭ kun advokato.

La instancoj provizas al plenkreskaj enmigrintoj nek instruon en la angla lingvo aŭ -- en gaelaj regionoj -- en la irlanda, nek rimedojn por okupi la longajn horojn de deviga mallaboro dum la atendoperiodo, kiu povos daŭri du jarojn aŭ pli. Moderaj irlandanoj timas, ke tia fuŝflikita programo ne kapablas solvi la problemon kaj eĉ povos doni pretekston por rasismaj atakoj aŭ almenaŭ por diskriminacio, kiel laŭraporte jam abunde okazis en aliaj EU-landoj.

Sendube ĉi tiu situacio estas problemo, kiu urĝe postulas solvon, ne nur en Irlando, sed ankaŭ en tuta Eŭropo kaj la mondo ĝenerale. Tia solvo -- se solvo eblas -- nepre devas esti ne nur justa sed ankaŭ humana kaj homarama.

Garbhan MAC AOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28