MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UKRAINIO

Mis-ilo

Pereis tri homoj, kiam armea raketo erare trafis naŭetaĝan domon en urbeto Brovari (20 km for de ĉefurbo Kijivo). Unue armeanoj neis respondecon, dirante, ke la raketo -- marko "toĉka" -- trafis ja sian celon ĉe ekzercejo. La plejparte detruita domo rezultiĝis -- laŭ armeanoj -- de interna eksplodo. Finfine tamen la ministro pri defendado de Ukrainio, Oleksandr Kuzmuk, publike agnoskis la mison kaj pardonpetis antaŭ loĝantoj de Brovari.

Araneo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Araneo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28