MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Knaba maturiĝo

Jen traduko de klasikaĵo de la flandra literaturo, "Kobeke", verkita en 1933 de Ernest Claes, laŭdire la plej aŭtobiografia el liaj verkoj. Komence, ĝi pentras lirike kaj detalo-riĉe la familion, cirkonstancojn, naskiĝon kaj infanaĝon de Kobo Persuso. Tio okazas en ebena arbara parto de Flandrio; abundas priskriboj de la naturo, vetero, vegetaĵoj kaj bestoj. Kelkloke, la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj; estas ĉarma sceno, en kiu la bestoj debatas siajn relativajn meritojn, ĝuste kvazaŭ petolaj infanoj. Abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj kaj birdoj. Naturaĵoj alprenas fojfoje simbolajn signifojn -- pinarboj kvazaŭ sentineloj kaj prijuĝantoj de preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo inter Kobo kaj Linjo. La homojn la romano prezentas per lakonaj, kamparanecaj dialogoj kaj abundo da popolaj kaj poste religiaj kantoj.

La verkon konsistigas mallongaj ĉapitretoj, aranĝitaj en dek sekcioj. Ofte la ĉapitret-fermaj frazoj okul-frapas. Ekzemple, priinfanaj pensoj (p. 39) pro la eksbebiĝo de Kobo: "Ili ricevas mamon, ili ricevas botelon, ili ricevas unu denton kaj la unuan pantalonon. Ili havas 5 aŭ 6 jarojn antaŭ ol oni scias tion."

La rakontado estas en la tria persono -- eĉ di-okula foje, tamen, kiam ĉapitreto prezentas ĉefe skizon de unu rolanto, la stilo transformiĝas al ties karaktero, impresante kvazaŭ en la unua persono, sen esti formale tia.

La juneco disvolviĝas en malriĉa, kampara superstiĉe religia kunteksto. Tio gvidas Kobon kandidatiĝi kiel frato en abatejo. Tiuparte, la kviete humura ironio de Claes subtile sed tre efike primokas la kontraŭdirojn de la monaða vivo. Post sperto de tri vizioj, Kobo komprenas, ke li ne eltenos la klostran vivon kaj forlasas ĝin, plunaive, por semi bonon en la mondon. Tio kondukas lin tra kelkaj katastrofoj, ĝis tuŝo de la tiutempa urba vivo. Nur fine de la libro, en brile ne-superfluon-dira konkluda ĉapitreto -- li revenas al siaj radikoj.

Laŭ la normoj de nuntempa prozo, oni emus je iom malpli da priskriboj, precipe en la unua parto -- tamen, bone skizitan fonon oni bezonas por kompreni kaj ĝui la ceteron. La traduko estas flua kaj bona. Ĉiuj nomoj havas esperantigitajn formojn, ĝenerale tio bone efikas, sed en scenoj de komuna festado, kie necesas mencii en unu alineo trionon de la tuta vilaĝanaro, la artefariteco iom travidiĝas. La libro estas teknike laŭdinda, sen preseraroj; dudeko da specif-stilaj lini-artaj bildoj ornamas ĝin. Jen valora aldono al la kolekto da literaturaĵoj el la malpli grandaj lingvoj de nia mondo.

Stefan MAC GILL

Ernest Claes: Kobo. El la nederlanda tradukis Cor Bruins. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1999. Ilus. Jozef Candré. 232 paĝoj. ISBN 90 71205 64 9. Prezo ĉe FEL: 24 eŭroj + afranko.

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 31.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-28