MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

BRITIO

Jarmila kupolo en Londono

Cent jarojn post la granda londona ekspozicio, en 1951 en la brita ĉefurbo okazis Festivalo de Britio. Oni celebris tiun jubileon en urboj kaj vilaĝoj. Milionoj da britoj tiam vizitis la festivalan lokon en la metropolo. Venis la jaro 2000 kaj denove Britio organizis grandan allogaĵon: la tiel nomatan "Jarmila sperto", en Greenwich [greniĉ], kiu funkcias dum la kuranta jaro. Specialan subteran fervojon oni konstruigis por veturoj al la kupola loko -- la "Jubilea linio".

Sub grandega kupolo troviĝas preskaŭ dudek allogaĵoj, kiujn oni nomas "zonoj". La organizantoj atendas 12 milionojn da vizitantoj dum la nuna jaro, sed entute la aranĝo koncernos 40 milionojn da homoj. La diversaj zonoj ilustras tri larĝajn temojn: kiuj ni estas, kion ni faras kaj kie ni loĝas.

Zono "Korpo" ilustras progreseman medicinan sciencon kaj genetikon. Ekster la zono estas grandega muro, konstruita el 3000 telefonlibroj, kaj oni diras, ke la listo de genetika informo pri la homa korpo plenigus tiujn librojn!

Zono "Veturo" konsideras la problemojn de pli puraj, pli bonaj kaj pli sekuraj transportiloj. Zono "Memportreto" provas omaĝi Brition, la britojn kaj ties kondutojn, ktp. En la zono "Laboro" oni povas sperti la eksciton de laboro en la estonteco, kaj spekti kiel laboro ŝanĝiĝis kaj aliiĝos.

Zono "Ludo" estas elektronika ludejo, plenplena de futurismaj ludoj. En zono "Partopreno" oni invitas vizitantojn registri siajn opiniojn pri siaj hejmo kaj komunumo. Oni rajtas vojaĝi al la plej mirinda planedo de l' universo en zono "Hejmplanedo". Zono "Parolado" konsideras la potencialon de komunikado. Oni rajtas postlasi mesaĝon por la estonteco, kaj ankaŭ krei 3D(imensian) komputilbildon de si mem per unika teknologio kaj eĉ partopreni televidspektaklon.

Zono "Lernanto" elmontras elektronikan "Domesday"-libron (imitaĵo de la mezepoka libro pri Britio), kiun kreis 130 000 gelernantoj el ĉiuj partoj de la lando. La ceteraj zonoj jenas: "Vivanta insulo", "Mono", "Ripozo", "Menso" kaj "Fido".

La centra areno de la kupolo estas vastega spaco por distroj, kvindek metrojn alta kaj same granda kiel la Trafalgar-placo meze de Londono. Jen la kulmino de la jaro 2000: la mirinda jarmila spektaklo, mirinda distraĵo el muziko, dancoj kaj aerprezentaĵoj, projektita por samtempa ĉeesto de 13 000 vizitantoj.

Tuj ekster la kupolo estas teatro, kiun oni intencas daŭre uzi por projekciado de filmoj kaj prezentado de teatraĵoj. Oni povas spekti la rolulojn de populara brita televidserio komedia "Blackadder". Eblas spekti ankaŭ specialan tempvojaĝ-filmon "Blackadder malantaŭen kaj antaŭen".

William SIMCOCK

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de William Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-13