MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

BALKANIO

Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eŭroj

Per promeso disponigi 2,4 miliardojn da eŭroj finiĝis en Bruselo la unua konferenco pri financado de la Stabilecpakto por Sudorienta Eŭropo.

La partoprenantoj (la G8-ŝtatoj, Eŭropa Unio, Monda Banko kaj aliaj internaciaj institucioj, entute reprezentantoj de 44 landoj kaj 36 internaciaj organizaĵoj) provizis la tiel nomatan rapidstartan pakaĵon per la necesaj monrimedoj.

Bodo Hombach [hombaĥ], kunordiganto de la Stabilecpakto, fine de la konferenco konkludis ke la rezultoj superis ĉiujn prognozojn. Celo de la konferenco estis disponigi almenaŭ 1,8 miliardojn da eŭroj por Balkanio.

Dum unu jaro per tiuj monrimedoj oni akcelos la konstruon de substrukturo kaj la kreadon de sekureco, kiuj kontribuu al la reveno de la fuĝintoj kaj la estigo de demokratiaj kondiĉoj. Laŭ Hombach plej urĝaj estas sekureco kaj demokratiigo. Poste venos vico da klerigaj kaj repacigaj programoj.

La kreditojn oni rezervis por realisme ellaboritaj projektoj. Ekzemple, la nova ponto super Danubo inter Rumanio kaj Bulgario, kiun oni ofte menciis dum la konferenco, kostos entute 180 milionojn da eŭroj. Tamen por la unua jaro estos disponigitaj nur 5 milionoj.

La kontrolado de la efektivaj elpagoj estas submetita nun al laborgrupo de G8, EU, la financaj institucioj kaj ĉiuj kreditricevontaj landoj. Laŭ eldiro de Hombach, la premo sur li mem kaj sur ĉiuj partneroj pro tio estas tro granda. La sekva fazo de la projektoj en Balkanio komenciĝos nur kiam la unua fazo estos sukcese finita. Pro tio la dato de nova konferenco nun ne povas esti difinita.


G7, G8 kaj G77

G7 aŭ G8 estas grupo de la plej riĉaj landoj, kiu de tempo al tempo kunvenas por diskuti pri aktualaj problemoj. Origine, en 1975, estis nur 6: Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono. En 1976 aldoniĝis Kanado kaj efektive estis G7. Ekde 1977 ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kundiskutas kaj ekde 1994 (sed ne ĉiam) la prezidento de Rusio.

Ekzistas ankaŭ G77. Ĝi ekde 1967 grupigas la plej malriĉajn landojn. Nun estas 133 membroj. G77 lastfoje kunvenis meze de aprilo 2000 en Havano, Kubo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01