MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

GREKIO

Jarmila festego ortodoksa

Landaj ortodoksaj eklezioj planas okazigi ĉi-aŭtune grandegan feston okaze de la jaro 2000. Pere de tiu aranĝo la ortodoksa eklezio de Greklando volas superi ĉiujn aliajn kristanajn rememorigajn festojn en la mondo lige kun la nova jarmilo. La festego okazos en oktobro ĉi-jare en Ateno.

En tiu impona renkontiĝo de la tutmonda ortodoksa eklezio partoprenos 15 patriarkoj kaj arðiepiskopoj, kaj multaj ekleziaj korusoj de ĉiuj orientkristanaj komunumoj. Krome estos organizitaj ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaðejoj ekde la rusia bordregiono de Arkta Oceano ĝis Monto Sinajo, teologiaj simpozioj kaj honorigo de la memoro de apostolo Paŭlo ĉe Akropolo en Malnov-Ateno.

La festego okazos de la 14a ĝis la 18a de oktobro 2000. Tiucele en majo en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de ĉiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj eklezioj.

Ekleziuloj el Ateno ne forstrekas la eblon pri samtempa realigo de alia projekto. Temas pri renkontiĝo de ortodoksaj ekleziuloj kun papo Johano Paŭlo la dua sur greka tero, en kiu eventuale partoprenos ankaŭ reprezentantoj de reformaciaj eklezioj. Tio povus realiĝi okaze de solena subskribo de Charta Œcumenica (Ĉarto ekumena), kiu kiel rezulto de la tut-eŭropaj ekleziaj tagoj en 1997 en Graz (Aŭstrio) estas pretigata fare de Konferenco de Eŭropaj Eklezioj (KEK) kaj Konsilio de Katolikaj Episkopaj Konferencoj (CCEE). La subskribo de tiu dokumento devus okazi en Tesaloniko ĉi-jare, kaj ne en la jaro 2001, kiel estis antaŭe planite.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27