MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

El flamo en fajron

Konsternis irlandanojn decido de la registaro aprobi nacian aliĝon al organizaĵo "Partneroj por paco" (PPP). Tradicie kaj konstitucie la Irlanda Respubliko estas neŭtrala lando, kiu ĝis nun rifuzis eniri militajn aliancojn. Aliĝo al PPP -- laŭ kontraŭuloj -- signifas unuan paŝon al membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

Apogantoj de la registara decido aliflanke argumentas, ke Irlando -- kiu jam delonge "kontribuas" soldatojn al pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) -- ne plu povas resti ekster organizaĵo, kiu celas defendi komunan pacon.

Plie, kelkaj asertas, ke la prifanfaronata neŭtraleco de Irlando estas pli imaga ol reala, kaj ke ĝi estis origine nura gesto kontraŭ antikva malamiko Britio. Pro tio, Irlando ne konsentis alianciĝi kun Britio dum la dua mondmilito, kvankam multe da irlandanoj proponis sin kiel volontuloj en la brita armeo kaj en tiuj de aliaj aliancaj nacioj.

Duaranga celo

Tiuj, kiuj maltrankviliĝas pri eventuala aliĝo al NATO miras, ke tiom da landoj, kiuj ĝis disfalo de komunismo vivis sub sovetia hegemonio, nun deziras aliĝi. Nekontesteblas, ke NATO estas regata de Usono por antaŭenigi ties eksteran politikon. Se ĝi pretendas defendi ankaŭ siajn aliancanojn kontraŭ fremda atako, tio estas nur duaranga celo.

Iu ajn, kiu iam loĝis en teritorio, kiu "gastigas" usonajn militistojn, povas atesti pri la malstabiligo de socio kaj kulturo kaŭzita de la ĉeesto de armitaj eksterlandanoj, kiuj ofte eĉ ne klopodas lerni lokan lingvon aŭ konatiĝi kun tieaj kutimoj.

Noblaj idealoj

Kredeble ĉiu modera homo ambicias, ke ties lando konservu bonajn rilatojn kun aliaj ŝtatoj, inkluzive de Usono, kies konstitucio baziĝas sur plej noblaj idealoj. Tamen Irlando, membro de Eŭropa Unio, devas rekoni, ke ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj interesoj de malproksima Usono estas malsamaj -- ofte tute kontraŭaj -- al tiuj de Eŭropo aŭ de aliaj ŝtatoj ekster "dolarujo".

Se la ekssovetiaj respublikoj kaj satelitaj landoj sukcesos membriĝi en NATO (kiel kelkaj jam membriĝis en PPP), ili eble konstatos, ke ili liberiĝis de unu hegemonio sed subiĝis al alia -- kaj pli forta.

Garbhan MacAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MACAOIDH el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01