MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

BELGIO

Fama karnavalo en Binche

Je ĉirkaŭ 50 km sude de belga ĉefurbo Bruselo situas urbo Binche [benŝ], kies nomo estas intime ligita kun fama kaj tradiciriĉa karnavalo. Ĝi regule okazas en la urbo ekde la 14a jarcento. La karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero. Ĝi daŭras tri "festenegajn" tagojn (dimanĉo, lundo kaj mardo) antaŭ la fastperiodo. Tamen ties riĉenhavaj eroj folkloraj komenciĝas ses semajnojn antaŭe.

Karnavala ciklo

Ĝi konsistas el la tiel nomataj "tamburritmaj" provludoj kaj baloj. "Tamburritmaj" provludoj okazas la 6an kaj 5an dimanĉojn, kaj baloj la 4an kaj 3an dimanĉojn antaŭ la karnavalo. Baloj kun muziko -- la 2an kaj 1an dimanĉojn antaŭe. En la monato, kiu antaŭas la karnavalon, okazas ankaŭ baloj de maskitoj. Lunde, antaŭ la "festenega" dimanĉo, okazas vespero de "Trouilles de Nouilles" [truj de nuj] kaj balo de subtenantoj. Centoj da maskitoj vagadas laŭ la stratoj de Binche, "intrigas", iras de trinkejo al trinkejo, amuzante sin per multaj ŝercburleskaĵoj.

La "festenega" dimanĉo estas tre bunta pro la centoj da partoprenantoj, surhavantaj maskojn originalajn aŭ luksajn, kiuj ĉiujare estas renovigataj. Oni konsilas la vizitontojn veni al Binche antaŭ la 10a horo antaŭtagmeze, ĉar posttagmeze okazas vidinda procesio de 1500 maskitoj.

La "festenega" lundo estas tago pli kvieta, eĉ preskaŭ familia.

La "festenega" mardo estas la ununura tago, en kiu la karnavalaj maskitoj, nomataj ĵiloj, eliras. La plej kortuŝaj momentoj ĉi-tage okazas je la tagiĝo matene, kiam la ĵiloj dancas sur la stratoj de la ankoraŭ dormanta urbo kaj ĉirkaŭ la 10a kaj 11a horoj, kiam ili surhavas kuriozajn tradiciajn maskojn. Vespere ili, kune kun la reĝoj de l' tago, dancas kun la homamaso, enritmigante paŝojn.

Kostumo de ĵiloj

Ĝi konsistas el bluzo kaj pantalono. Tajlita el lintolo, la kostumo estas ornamita per dudek heraldaj leonoj, steloj, kronetoj kaj belgaj blazonoj nacikoloraj, tranĉitaj el nigra kaj ruĝa felto. Ĝi entenas ĉirkaŭ cent ornamaĵojn. Pro iuj el ili necesas kvar sinsekvaj surmetoj. Post kiam la ĵiloj surmetis la bluzon, ili remburas ĝin per avena pajlo por formi du ĝibojn -- bruste kaj dorse, kiuj devas resti kompaktaj kaj senmovaj. La tutan kostumon ili firme fiksas per zono.

Por la kolumeto, manikoj kaj pantalonaj refaldaĵoj estas bezonata 150-200 m da plisita rubando. Ĝi estas plisita per rara maŝino, kiu helpas la laboriston dum la plenumo de tiu malfacila tasko. Se la ĉapelo estas kolorigita, ankaŭ la kolumeto devus esti iomete kolorigita rande de la rubando.

La zono konsistas el remburita tolo, tegita per flava aŭ ruĝa lano, ĉirkaŭita de 7-9 sonoriletoj. Ĝi pezas du kilogramojn. Krome, vera tintilego ornamas la bruston de ĉiu ĵilo.

La ŝuoj por la dancoj estas ellaboritaj el blanka lano kaj ne havas kudroliniojn. La lignoŝuojn ja oni produktas el poploligno kaj ornamas per ledaj akcesoraĵoj, kiujn lokaj manlaboristinoj pretigas. Tiuj lastaj estas garnitaj per kolumetoj el plisita rubando.

La ĉapelo surhavas strutplumon kun alteco de 1,50 m, kiu konsistas el tri plumoj je 50 cm. Sur tiu alta plumo aldoniĝas aliaj plumetoj, kiuj elformas la tuton. La ĵil-ĉapelo konsistas el 8-12 plumegoj, estigitaj el la kunigo de 240 ĝis 290 plumetoj. Ties proksimuma pezo estas tri kilogramoj. La tuto estas fiksita sur metala armaturo. La ĉapelon, tenatan per blankleda mentonrimeno, oni surhavas marde posttagmeze.

La masko konsistas el tolo, verdaj okulvitroj kaj lipharoj tiaj kiaj portis Napoleono 3a. Ĝi estas produktaĵo de lokaj manlaboristoj. Ties modelo estas protektata: oni ne rajtas kopii ĝin, nek vendi. La masko estas vendata nur al ĵiloj de Binche, kiuj surmetas ĝin nur en la "festenega" mardo frumatene.

Unu el la atributoj de ĵiloj estas simpla balaileto el salikaĵoj, kunligitaj per rotangaĵoj. Laŭkutime ĵilo ĵetas sian balaileton al karnavala spektanto, kiun li deziras saluti.

La ĵiloj mem neniam forlasas sian urbon Binche. La ĵiloj estas neimageblaj ekster Binche, kaj la urba karnavalo ne povas funkcii sen ilia partopreno. La karnavalo de Binche estas vere aŭtentika.

Krom sia fama karnavalo, Binche allogas la turistojn per siaj historiaj kaj arkeologiaj vidindaĵoj: remparo, urbodomo, kanonika preĝejo, kapelo de la malnova tombejo, hospitalo "Sankta Petro", rifuĝejo de la "Bona Espero", turo de l' sorĉistino k.a. Binche posedas la ununuran remparon en Belgio devenantan de la 12a jarcento. En la malnova Kolegio de aŭgustenaj monaðoj nun troviĝas Internacia muzeo de karnavalo kaj masko.

Maxime LECHIEN

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maxime Lechien el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-14