MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Kri-konkurso

Unuafoje en Litovio estis organizita kri-konkurso. "Gorĝo-n 2000" partoprenis kantistoj, operaj solistoj kaj futbalŝatantoj -- entute 14 personoj. Kvin konkursantoj sukcese transpasis limon de 50 decibeloj (dB): la gajninto, kantistino, atingis 55,8 dB. Tamen neniu proksimiĝis al la monda rekordo starigita en 1989 de usonano Donald Burns. Lia voĉo atingis 119 dB -- forteco komparebla kun konkursaŭto.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27