MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Bezonata: nova „fremdula legio”

La artikolo "Neglektata kontinento" (MONATO, 2/2000, p. 5) pensigis min pri la problemo de kolektiva respondeco. Kvankam oni foje misaplikas ĉi tiun terminon, kiam ekzemple unuopaj krimuloj respondecas, tuta popolo, almenaŭ ties plenkreskuloj, iafoje kulpas pri kolektiva agado -- ekzemple kiam temas pri internaj militoj.

Tiakaze kompreneble aliaj popoloj emas nek oferi nek riski la vivon de siaj filoj, precipe kiam mankas propra intereso nacia kaj klara rezulto. Ne kulpas la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉar UN ne povas milite agadi, se ties membroŝtatoj ne volas enmiksiĝi.

Kial tamen UN ne disponas soldataron similan al ekzemple la franca Fremdula Legio por protekti senkulpulojn? Rapida interveno de tiaj taĉmentoj povus savi viktimojn de interetnaj malamo kaj frenezo. Ne mankas aventuremaj solduloj por partopreni tian legion.

Geriloj

Ne-interveno de ja bonintencaj landoj klarigeblas ankaŭ pro tio, ke multaj situacioj ŝajnas neregeblaj. Superpotencoj kiaj Usono kaj Sovetunio ne sukcesis venki en Vjetnamio aŭ en Afganio. Grava militpotenco ne volas sin ridindigi, luktante vane kontraŭ geriloj en afrika arbaro. Nobla intenco kaj morala indigno ne sufiĉas por bremsi fanatikulojn. Plej promesa ŝanco por eviti homfarotajn konfliktojn estas do profilaktiko.

Ofte eblas antaŭvidi kaj eĉ eviti interetnajn malakordojn. Formi sciencajn spertulojn kaj evoluigi profilaktikajn metodojn estus taŭga tasko por UN. Spertoj el pasintaj jaroj montras, ke ne konvenas apogi disspliton de ekzistantaj ŝtataj unuoj: tio ofte ne alportas konstruajn solvojn. Malsamaj gentoj devas kutimiĝi al paca kunvivado en la sama ŝtato. Se necese, premo de UN devus lernigi al koncernaj registaroj respekti intereson kaj dignon de enlandaj malplimultoj.

Fuŝaĵoj

Certe ne mankas fuŝaĵoj flanke de UN. Sed oni ne forgesu, ke ekzistas situacioj enlande neregeblaj. Memorindas, ke UN estas la plej taŭga organizaĵo por atingi pacan kunvivadon kaj solvon de tutteraj problemoj. Konvenas, ke ĉiu, kiu ŝatas homan bonfarton kaj flegon de la tera medio, apogu la nuran ilon por ĉion ĉi realigi.

Facile oni forgesas, ke justeco ofte ne kongruas kun la intenco starigi aŭ konservi pacon. Ĉu oni persekutis aŭ persekutas la krimulojn de eksa Sovetunio? Iafoje justeco kaj paco samtempe ne realigeblas.

Werner SCHAD

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 07, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Schad el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-22