MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UKRAINIO

Subtera katastrofo

Pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto ĉe minejo en la provinco Luhanska en Ukrainio. Nur sep viroj travivis la eksplodon, kiu orfigis 162 infanojn. Laŭ la koncerna ministro eksplodis polvokarba miksaĵo. Þajnas ankaŭ, ke subtere oni ne sufiĉe sekurigis kontraŭ fajro.

Dum du tagoj oni tutlande funebris. Partoprenis apartan ceremonion prezidanto Leonid Kuĉma, ĉefministro Viktor Juŝĉenko kaj miloj da ŝakistoj. Al la familioj de la mortintoj sendis kondolencon kaj monon i.a. ambasadoroj de Usono kaj Æinio, la brita registaro, la tutukraina jud-kongreso kaj ukrainaj parlamentanoj.

Araneo

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Araneo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27