MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

POLLANDO

Korczak ridetanta

Pli ol duonjarcenton post lia morto en la koncentrejo Treblinka, mankas inda monumento al Janusz Korczak [januŝ korĉak], verkisto, prizorginto de orfoj kaj unu el la plej grandaj pledintoj por rajtoj de infanoj al amo kaj estimo. Jam ekzistas ne tre bela monumento antaŭ la orfejo, kiun li dum 30 jaroj gvidis; staras alia, ja kortuŝa sed konstruita el materialo ne tre stabila, en juda tombejo en Varsovio.

Nun la Pola Asocio kaj fondaĵo "Shalom" [ŝalóm] esperas omaĝi tiun eminentulon per bela monumento en la centro de Varsovio -- urbo, kiun li amis. Oni prezentos Korczak-on serena kaj gaja inter infanoj; la monumento nomiĝos "Korczak ridetanta". La projekto estas energie subtenata interalie de Golda Tencer, aktorino kaj direktorino de fondaĵo "Shalom".

Briketoj

La projekton lanĉis Tencer per recitalo ĉe Þtata Juda Teatro: enirbileto estis "briketo" por la monumento al Korczak kaj liaj infanoj. Tencer kaj aliaj artistoj rezignis pri siaj honorarioj favore al la projekto, kaj la teatro plenplenis. Okazis ankaŭ aŭkcio: artaĵoj, grafikaĵoj kaj valoraj libroj "submarteliĝis" por ŝveligi la kason.

Ĉio ĉi aŭguras realigon de la celo ne nur honori Korzcak-on, sed ankaŭ memorigi pri bono, kiun homo povas fari por aliaj homoj, kaj al devo, kiun la socio ŝuldas al siaj infanoj. Plej verŝajne la monumento estos lokita antaŭ la Palaco de la Junularo.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zofia Banet-Fornalowa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27