MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Nekutima konkurso

Nekutima konkurso kaptis la atenton de aŭskultantoj de komerca radiostacio en Litovio. Partoprenantoj devis kisi aŭtomobilon: tiu, kiu plej longe eltenis, gajnis novan "Fiat"-aŭton. Laŭregule la 10 partoprenantoj rajtis ĉiun duan horon interrompi sian kisadon por kvin minuta paŭzo. Post 40-hora kisado venkis 25-jara fraŭlino Ligita Albuzyte. Poste ŝi konfesis, ke ŝi haluciniĝis, sentas dorsdolorojn kaj suferas pro ŝvelinta lango.

LAST/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27