MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

AŬSTRIO

Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco

Jam de dek unu jaroj estas diskutata la anonimeco de la aŭstriaj ŝparlibretoj. La ok milionoj da aŭstroj posedas 25 milionojn da ŝparlibretoj, kvankam per tiu ŝparmaniero oni ricevas nur mizerajn interezojn. Tamen, de 7000 ŝparlibretoj la monsumo estas pli ol po 400 000 eŭroj!

Aŭstrio estas membro de la Internacia Komitato kontraŭ Monlavado. Tiu asocio suspektis, ke per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon, kaj minacis Aŭstrion per eksigo, se la anonimeco ne malaperos.

Tial la nova aŭstria registaro decidis ke ĉiu, kiu posedas ŝparlibreton kaj volas enpagi iun sumon, devos montri legitimaĵon al la bankoficisto ekde la 1a de novembro 2000. La lasta anonima monpreno eblos je la 30a de junio 2002. Do la anonimeco ne plu ekzistos ekde la 1a de julio 2002. Tamen restos la severa banksekreto. Nur en okazoj de suspekto pri krimo juĝisto rajtas postuli informojn pri monaferoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26