MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Ĉu ri-vere kanalo?

Oriente de Vieno etendiĝas 1000-kvadratkilometra ebenaĵo: la Marĥkampo (germane: March, laŭ rivero-nomo). Tra ĝi fluas ĉarma kaj pitoreska rivero -- aŭ ĉu? Fakte temas pri kanalo, kiu fariĝis parto de la naturo tre ŝatata de ripozemuloj. Nun, kvin jarojn post finkonstruo de la Marĥkampa Kanalo, oni povas promenante apud ĝi trovi sur tabuloj la kialojn de la kanalo: provizi la ebenaĵon per akvo; plibonigi la akvon en la marĥkampaj riveroj; kaj estigi ejojn ekologie valorajn.

La kanalo komenciĝas norde de Vieno. Prenante unu elcenton de danuba akvo, ĝi fluas unue paralele al la riverego kaj poste turniĝas orienten. Norde de Vieno, laŭ multaj kurboj, ĝi fluas tra vastaj kampoj kaj post 19 km eniras Russ-riveron, kiu mem atingas Danubon oriente de Vieno.

Ekologiaj sekvoj

Kelkaj projektoj esploris la kanalon: oni interesiĝis pri ekologiaj sekvoj kaj libertempa uzo. Ĉiutage vizitas la kanalon ĝis 2000 homoj: somere oni biciklas, vintre promenas, ofte kun hundoj. Rimarkinde estas, ke homoj kun propraj ĝardenoj pli ofte vizitas la kanalon ol homoj, kiuj loĝas en multetaĝaj domoj.

Laŭ ĝisnunaj spertoj apenaŭ pliboniĝis la stato de la grundakvo. Esploroj daŭras kaj aperos disertacioj. En la reto legeblas tekstoj en germana kaj angla lingvoj: serĉvorto estas "Marchfeldkanal".

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09