MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

Lando de malsanktuloj

En MONATO 1999/02, p. 8 ("Imposta maljusteco"), oni raportis pri akuzoj kontraŭ la irlanda eksĉefministro Charles Haughey [ĉarlz hoðe] pro malhonesteco, ĵurrompo kaj evitado de impostpagoj.

Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaŭ juĝisto de supera kortumo. Tamen estas raportite, ke la responsa juĝisto decidis (supozeble laŭ peto de la advokato de Haughey) esplori kaj kontroli liston de 800 personoj, el kiuj estos nomumitaj ĵurianoj, kiuj decidos, ĉu Haughey estas kulpa aŭ ne.

Usonaj kortumoj

Tia esploro, kaj eventuala "purigo" de ĵurianoj, estas preskaŭ aŭ tute senprecedenca en Irlando. Laŭŝajne ĝi estas imitaĵo de simila proceduro en usonaj kortumoj. La publiko indignegas, ĉar advokatoj de ordinaraj akuzitoj ne rajtas elekti aŭ rifuzi ĵurianojn por proceso, en kiu ili estas implikitaj.

La bizara ago de la juĝisto povas ĝuste aŭ malĝuste doni la impreson, ke oni intencas inkludi en la ĵurio nur simpatiantojn de la akuzito. En antikveco irlandanoj ŝatis nomi sian patrion "lando de sanktuloj kaj kleruloj." Hodiaŭ, pli videblaj estas la pekuloj kaj maljustuloj.

IRL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de IRL el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26