MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NEDERLANDO

Maksim-uma intereso

Máxima Zorreguita [máksima sorregita], la argentina koramikino de la nederlanda tronheredonto Vilhelmo Aleksandro, estis vidita kun ne-aristokrata viro en amsterdama kafejo. Feliĉe temis pri prof. Victor Halberstadt [viktor hálberŝtat], kiu estas duon-oficiale taskita mentore enkonduki ŝin en la specifojn de la nederlanda vivo.

Amas-informiloj en Nederlando plenas je mencioj pri Máxima, kaj baldaŭ sekvos vendejoj: jam pli ol 30 petoj estas deponitaj por surmerkatigi florojn, magazinojn, kosmetikaĵojn, lavpulvorojn ktp kun la nomo Máxima.

IE

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de IE el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26