MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FILM-ARTO

Emocia „duŝo”, tremiga „mago”

La Roterdama Internacia Filmfestivalo estas la due plej vizitata tia evento post tiu de Berlino. Ĉi-jare, okaze de la 29a festivalo, ĉ. 200 longfilmoj fikciaj aŭ dokumentaj kaj simila nombro da kurtfilmoj estis montrataj dum ĝiaj 12 tagoj. Vendiĝis pli ol 320 mil biletoj, kio superas per 6 % la nombron de vizitoj en 1999 kaj postrestas nur je 30 000 la kvanton kutiman en Berlino.

La Premion de la Publiko ricevis la filmo "Duŝo" (Xizhao) de Zhang Yang (Ĉinio), kiu amuze kaj emoci-done portretas la vizitantojn de publika banejo en Pekino. Jam premiita en festivaloj de Toronto, San Sebastián kaj Tesaloniko, ĉi tiu filmo raportas pri la lanta malapero de tradiciaj viv-eroj en landego spertanta moderniĝon ofte bruskan. Ĝi estas jam vendita por dismontro tutmonde, krom en Irano kaj Barato.

Socie engaĝita

Je po 10 000 eŭroj iris "Premio Tigro" (Tiger Award) al Pablo Trapero (Argentino) pro "Gruo-mondo" (Mundo Grúa), socie engaĝita, ironia filmo pri gruisto nedungata pro trodikeco; al Katrin Ottarsdóttir (Danio) pro "Ĝis, blua birdo" (Bye Bye Blue Bird), kiu rakontas la radik-serĉadon de du junulinoj en fora fiŝista insuleto; kaj al Lou Ye (Ĉinio/Germanio) pro "Suzhou-rivero", kiu pentras la malkvietan vivon de nova generacio en Þanhajo.

Via raportanto, ja hungaro, spektis nur la du partoprenaĵojn el Hungario, la melankolian komedion "6:3" de Péter Tímár [peter timar] kaj la lirikan, sorĉ-etosan verkon "Mago Simono" de Ildikó Enyedi [ildiko enjedi]. Kritikistoj opiniis jene pri la dua: "fascina filmo ... la sola en la festivalo, pri kiu mi certas, ke mi memoros ĝin eĉ post kvin au dek jaroj ..."; "eble neniam mi vidis filmon pli belan ... ĝi donis enrigardon en la paradizon. Kvazaŭ religia travivaĵo ne transdonebla, kiu ankoraŭ tremigas min."

István ERTL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26