MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

Liberaj prezoj por libroj

Ekde julio 2000 ne plu permesatas unuecaj prezoj por libroj en Germanio kaj Aŭstrio. Tion ordonis la Komisiono de la Eŭropa Unio (EU), ĉar estis "komunisma postrestaĵo". Sep jarojn daŭris la traktadoj inter EU kaj la reprezentantoj de la germana kaj aŭstria librokomerco pri tiu temo.

Ĝis nun librovendisto ne rajtis doni rabaton por nova libro. Per tio oni volis protekti la altkvalitajn librojn. Oni argumentis ke per la unuecaj prezoj la furoraj libroj subvencias la deficitajn, sed altkvalitajn librojn, kies eldonkvanto estas malgranda.

Bonvenigas la novan leĝan situacion interalie la firmao LIBRO, kiu jam nun favorpreze vendis neuzeblajn librostokojn kaj malmultekostajn reeldonojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26