MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

FINNLANDO

Novtipa prezidanto

Per nuraj cent mil voĉoj Finnlando akiris sian unuan prezidantinon. La 6an de februaro, en la dua balotado de la elektoj, la nuna ministrino pri eksterlandaj aferoj, Tarja Halonen, 56-jara, venkis s-ron Esko Aho.

Halonen reprezentas la grandan maldekstran partion de social-demokratoj, dum Aho estas la prezidanto de la iom pli dekstra Centra Partio. Þajnas, tamen, ke ĉi-foje aliaj konsideroj gvidis balotantojn krom divido inter dekstraj kaj maldekstraj partioj. Aho ricevis plimulton de la voĉoj donitaj ekster la pli dense loĝata suda parto de la lando, tiel ke la subteno de Halonen kovras nur relative malgrandan regionon. Efektive Halonen estas ne nur la unua ina prezidanto de Finnlando, sed ankaŭ la unua, kiu naskiĝis en la ĉefurbo Helsinko. Halonen estis ankaŭ relative pli multe subtenata de virinoj ol Aho.

Ekstera politiko

La ĉefa tasko de la finna prezidanto estas direkti eksteran politikon. En demandoj pri internacia politiko la opinioj de la du kandidatoj apenaŭ diferencis. Ambaŭ volis plu havi Finnlandon en Eŭropa Unio, sed ekster NATO, kaj ambaŭ emfazis bonajn rilatojn kun Rusio. Aho tamen kritikis EU-on, kiam ĝi avertis Aŭstrion ne enregistarigi la ekstreme dekstran partion de Haider. Tiurilate Halonen subtenis EU-on -- alie ŝi ne estus povinta fari, estante ministro pri eksterlandaj aferoj de la antaŭa prezida lando de la unio.

Tarja Halonen estas novtipa prezidanto ne nur pro sia sekso. Ŝi edukis sian filinon kiel sola patrino kaj ne estas oficiala edzino de sia nuna kunvivanto. Þi estas eksa prezidanto de asocio pledanta por egalaj rajtoj de samseksemaj kaj malsamseksemaj civitanoj. Kaj, male al la granda plimulto de la finnoj, ŝi ne membras en la luterana (aŭ alia) eklezio, kvankam ŝi konsideras sin kiel kristanon. Þi diris, ke post la elektoj ŝi povus eventuale edziniĝi al sia kunvivanto aŭ eĉ aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo.

JSL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de JSL el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26