MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

Ekonomiaj kaj valutaj krizoj

La tiel nomatajn aziajn sojlolandojn en 1998 trafis gravaj ekonomiaj kaj valutaj krizoj, kiuj forte skuis la tiam kreskantajn ekonomiojn. Intertempe ili -- parte per rimedoj dolorigaj por la loĝantaro -- sukcesis revivigi progreson. Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) atendas por tiuj landoj novan ekonomian floradon; tamen OEKE atentigas ankaŭ pri riskoj pro financproblemoj de bankoj kaj kompanioj, precipe en Indonezio, Malajzio kaj Tajlando.


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Globus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25