MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Megametropoloj

p>Homoj pli kaj pli vivas en urboj: laŭ la prognozoj, en la jaro 2015 jam 54 % de l' monda loĝantaro, ĉ. 4 miliardoj da homoj. Tiam ekzistos minimume 36 urbegoj, kiuj havos pli ol 8 milionojn da loĝantoj -- tiel nomataj megametropoloj. Ili frontas jam nun gigantajn problemojn de malriĉeco, poluado kaj trafika ðaoso. Tamen por ekonomia prospero de lando tiuj urbegoj estas gravaj kiel centroj de komercado, teknologia evoluo kaj komunikado en tutmondiĝanta socio.


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Globus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-26