MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

Batita kremo kaj akvoĵetiloj

Eble Vieno, la glorriĉa aŭstria ĉefurbo, estas por vi sinonimo de batita laktokremo, per kiu oni ornamas la faman Saĥer-torton. Certe vi ne pensas pri batataj manifestaciantoj, kiujn vi televidis dum la lastaj kvereloj, kiuj kreskis flanke de la inaŭguro de la nova registaro.

Bonŝance la policistoj nur malofte batis, sed uzis akvon, por iom malvarmigi la protestantojn. Ĉar oni ne disponis pri profesia akvoĵetilo, oni uzis normalan fajroestingan veturilon de la viena fajrobrigado. Sed ties akvujo entenas nur 1000 litrojn da akvo, kaj tial la ŝprucado finiĝas post nur tridek sekundoj.

Tamen, iam la polico aĉetis veran 5000-litran ŝprucmaŝinon, kiu staris en kazerno iom for de la viena urbocentro. Bedaŭrinde la maŝino estis tro alta kaj ne povis elveturi la halon, se oni ne komplete ellasis la aeron el la pneŭmatikoj. Krome la tuta veturilo estis plenakvuje tro peza por la vienaj stratoj, kaj necesis speciala veturpermeso antaŭ uzo.

Rezignacie la viena polico donacis la neuzeblaĵon al la aŭstria armeo. En kiu kazerno ĝi nun rustadas, mi ne povis elkribri.

Kial vi ridetas? Temas pri vera historio!

Walter KLAG

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-23