MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Castro apud Pinochet

Castro apud Pinochet

Ni bedaŭras ke sub la rubriko "El mia vidpunkto" (MONATO, 1999/10, p. 5) la redaktoro profitas por fari komparon inter la prezidanto Fidel Castro kaj la murdisto Pinochet, kiu -- kiel oni scias -- mortigis milojn de siaj samlandanoj. La argumentoj uzitaj estas tute falsaj; evidentas ke la aŭtoro ne konas la realon de la kuba situacio kaj simple ripetas la opinion distrumpetatan de la amaskomunikiloj. Nia redakcio protestas pro tia sinteno kaj petas pli serioze trakti vian gazeton kaj respekti la principon ke verkisto vere regu la temon.

Lourdes LÓPEZ, Kubo

redakcio de Radio Havano

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Radio Havano el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25