MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Senkorpe post morto

La hebrea vorto por besto estas "nefeŝ" kiu signifas pli "ulo" ol "spirita pluvivanto post morto", kaj "neŝamá" estas "spiro". La ideo pri senkorpa postmorta pluvivado (MONATO, 1999/11, p. 14) estis horora al Paŭlo. Sed ni reviviĝos je la plenumo de la tempo surtere. Kaj nepre en la Biblio ni legas ke mortulo havas nek sentojn nek konscion. Ke fidelulo trairas rekte al vivo el la morto, tiu ĉi aserto nur aperas en la nova testamento. Kaj la Biblio avertegas kontraŭ la elvokado de mortintulaj animoj! Eĉ la mormonoj (Lastatagaj Sanktuloj) kredantaj je postmorta pluvivado skribas ke la sorĉistino de Ednor elvokis la animon de Samuel aŭ demonon alpreninta ties identecon. Do vi povas ĉesi vian serĉadon de faktoj. Kie temas pri vero, faktoj ne troveblas. Almenaŭ laŭ la budhanoj realeco estas la tempo inter la naskiĝo kaj la morto kaj ne atingas trans tiuj. Sed pri vero estas atestoj, kaj en pli fruaj tempoj tiuj estis tre serioza afero. La alternativo de dio estas hazardo. Hazardaĵoj ekzistas. La evolueblecoj tamen transas la limojn de verŝajneco ja havanta dimension kaj tial estante kalkulebla.

Frieder WEIGOLD, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25