MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Abortigo

Verdire, mi mem foje ne komprenas la decidojn de la papo kaj de la episkopoj rilate al abortigo. Aliaflanke ni ne forgesu pri kio temis je tio, kion H. Simcock menciis (MONATO, 1999/11, p. 5). Same kiel laŭjura ŝtonigo abortigo estis aplikata kiel puno, „Ne mortigu” ja malpermesas arbitrecon, kaj same abomenas la Biblio laŭvolan aborton.

Fieder WEIGOLD, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-03