MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

Duongermanoj

Nun ni germanoj scias oficiale, ke nur duone ni estas germanoj kaj ke nia alia duono estas usona. La plej alta germana aŭtoritatulo, kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder], per la tuta pezo de sia ofico oficiale deklaris, ke en la tutglobigita mondo la angla "ne plu estas fremda lingvo, sed dua lingvo". Tial necesas en Germanio akceli plurlingvecon (legu: dulingvecon), dekretis la kanceliero, kiu por la dua (nun do oficiala) lingvo uzas la servojn de interpretistoj. Ĉu vi memoras, ke li pro tio kverelis kun Suomio, ĉar tiu impertinenta lando rifuzis tian servon al germanaj politikistoj dum EU-konferencoj, asertante ke pro uzado de la tutmondigita angla lingvo oni ne bezonas tradukojn al la germana?

Cetere, tiun postulon pri dua lingvo por ĉiuj iam mi jam aŭdis; ŝajnas ke iu d-ro Esperanto antaŭ pli ol 100 jaroj havis la saman vizion kiel Schröder -- sed tio estas alia ĉapitro.

Nun tamen ni kompatindaj germanoj frontos gravan problemon, se ni ĉiuj devas lerni la usonan lingvon: kiel distingi inter germangla kaj angla lingvoj? Ĉar en moderna tiel nomata novgermana lingvo abundegas anglaj vortoj, kiuj parte ne estas vere anglaj. Konata ekzemplo estas handy (poŝtelefono), kiun komprenas neniu brito. Imagu, kiom ni konfuziĝos, lernante la norman usonan lingvon!

Tial la sola vera solvo povas esti nur, ke la kanceliero dekretu: la angla estas la sola gepatra lingvo de germanoj. Kiu nepre volas, povas lerni la arkaikan germanan lingvon private. Ni germanoj petegas: Schröder, liberigu nin el lingva ðaoso!

Stef

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de stef el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25