MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

La luna ludo

La luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn. La luno ĉirkaŭiras la mondon en daŭro de 25 horoj. La perimetro de la mondo estas 40 000 km. Tio necesigas, ke la marakvo rapidas je 40 000 km en 25 horoj, do 1600 km/h. Se la akvo fluas trans Atlantikon je tiom grandega rapido, alvenante ĉe la Amerikoj ĝi batas tiun termason per monstre potenca frapo. Sendube tio skuegas la kapon de la tieaj loĝantoj ĉiutage. Nun mi komprenas, kial usonanoj estas tiel kuriozaj homoj.

Will GREEN

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Will Green el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25