MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MEZ-EŬROPO

Onto-ponto

Jam de tri jaroj dum antaŭkristnaskaj tagoj partoprenas eŭropaj infanoj iniciaton "Pontoj inter la urboj": tiel ili vizitas diversajn urbojn kaj landojn. Ĉiun jaron alia urbo fariĝas "protektanto" de la iniciato: en 1999 estis la vico de Vieno. Sekve vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn. Komence de 2000, dum solenaĵo en la viena urbodomo, Bratislavo transprenis la protektadon de la iniciato.

La ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno (Ĉeða Respubliko). La iniciato nun inkluzivas ses eŭropajn urbojn en Mez-Eŭropo: lastatempe aliĝis Budapeŝto kaj Krakovo, kaj en 1999 partoprenis pli ol 13 000 infanoj. Laŭ Georg Fuchs [fuks], respondeca en Vieno pri la agado: "La iniciato grave kontribuis al interpopola kompreniĝo kaj reciproka helpo. La infana renkontiĝo havas bonan estontecon por malkovri komunecojn kaj plivastigi interkompreniĝon."

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-25