MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

TRAFIKO

Danuba ŝiptrafiko paralizita

La ŝiptrafiko laŭ la rivero Danubo ne plu funkcias ekde marto 1999, la komenco de la NATO-aeratakoj kontraŭ Jugoslavio pro la konflikto en Kosovo. Dum la bombadoj estis detruitaj tri pontoj super Danubo ĉe la urbo Novi Sad. Beogrado rezignis forigi la en la riveron falintajn restaĵojn de la pontoj. Tio izolis la eŭropajn landojn, situantajn ĉe tiu rivero, oriente kaj okcidente de Jugoslavio.

Antaŭ la NATO-aeratakoj Bulgario efektivigis 65 % de sia eksporto laŭ la rivero Danubo. Nur en aprilo 1999 la bulgaraj firmaoj elspezis pli ol 8 milionojn da eŭroj por transŝarĝigo de varoj al ŝarĝaŭtoj kaj trajnoj. La ŝtata rumana riverkompanio deklaris, ke se la ŝipveturado laŭ Danubo longtempe ne funkcios, ĝi devos maldungi proksimume la duonon de siaj 3 000 laboristoj.

La komerca varinterŝanĝo de Bulgario forte malpliiĝis. La perdoj de tiu balkana lando sumiĝas je 1 miliardo da eŭroj. Malsukcesis kelkaj provoj de Danuba Komisiono, organizaĵo en kiu membras ĉiuj 11 landoj tra kiuj fluas la rivero, konvinki Beogradon forigi la ruinojn de la detruitaj pontoj.

Hungario kaj Aŭstrio klopodas konvinki Eŭropan Union, ke ĝi disponigu la bezonatan monsumon, sed tio praktike ne povos efektiviĝi pli frue ol meze de nuna jaro. Laŭ diversaj antaŭkalkuloj la kosto estos inter 12 kaj 30 milionoj da eŭroj. La interesataj danubaj landoj insistas pri la forigo de la ruinoj ne nur pro la malfunkcianta komerco. Alia kialo estas la fakto, ke eventuala vintra glaciiĝo de la rivero povus estigi danĝerajn inundojn printempe en Jugoslavio kaj Hungario.

Sekve de internaciaj interkonsentoj Jugoslavio estas devigata malfermi la riveron por la ŝiptrafiko. Beogrado tamen insistas, ke tio efektiviĝu per la monrimedoj de NATO, kies aviadiloj detruis la pontojn. Duŝan Dimitrieviĉ, ekonomia konsilisto ĉe la jugoslavia ambasadorejo en Hungario, asertas ke la pontoj estas civilaj objektoj, kiuj devintus ne esti atakitaj de NATO-aviadiloj. "En geografia aspekto ili troviĝas tre malproksime de Kosovo, kio estis utiligita kiel preteksto por la detruo", diris Dimitrieviĉ.

Al demando, ĉu Jugoslavio permesus forigon de la ruinoj, sen ke estas pritraktata konstruado de novaj pontoj, la diplomato respondis, ke tio estas komplika afero. Cetere, temas pri reciproka interkonsento inter ĉiuj danubaj landoj. Tiun eblecon kategorie forigas Usono kaj la plimulto de okcidentaj ŝtatoj. Tamen laŭ diplomatiaj fontoj ankoraŭ estas sufiĉe da spaco por intertraktado. Jugoslavio tamen ekfunkciigis pontonponton ĉe unu el la detruitaj pontoj. La nova transportvojo jam estis sukcese elprovita.

Fontoj, proksimaj al Danuba Komisiono, asertas, ke Aŭstrio pretas investi monon por la konstruo de nova ponto ie ajn ĉe la rivero Danubo. Tiu ponto devus anstataŭi la detruitajn strategiajn pontojn ĉe Novi Sad, kaj ligi Jugoslavion kun Hungario, kaj en pli vasta sfero sudorientan kun centra kaj okcidenta Eŭropo. Kiel ajn, la refunkciigo de ŝiptrafiko laŭ la rivero Danubo en praktiko ne povos komenciĝi pli frue ol meze de la jaro 2000. Ĝis tiam la koncernataj ŝtatoj plu suferos perdojn.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24