MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

LITOVIO

Eta recesio

La litova ekonomio dum la jaro 1999 malkreskis je apenaŭ 0,8 %. En 1998 la meza jara inflacio estis 5,1 %. La recesio malvigligis altiĝon de la prezoj, kaj dum 1999 nur trifoje oni registris inflacion: en januaro 1 %, en septembro 0,7 % kaj en decembro 0,3 %.

Spertuloj rimarkas, ke tiel malalta inflacio kutime regas en landoj kun stabila ekonomio. Por Litovio, kies ekonomio devus grave kreski, tia indico estas nesufiĉa. Ĝin precipe influis superfluo de nutraĵvaroj en la interna merkato. Notindas, ke al tia situacio kontribuis financa krizo en Rusio, kien antaŭe eksportiĝis la plimulto de litovaj nutraĵproduktoj.

En la najbaraj baltaj landoj Latvio kaj Estonio la inflacia indico iom superis tiun de Litovio.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24