MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈEĤIO

Mur-muras rasismo

Fine de la pasinta jaro estas forigita fifama muro en la ĉeða urbo Ústí nad Labem: la muro, barilo 1,80 m alta, apartigis bonmorajn loĝantojn de Matièní-strato disde najbaroj, kiuj nokte bruegis kaj disĵetis malpuraĵojn ĉirkaŭ la domoj. Pro tio, ke la neadaptiĝemaj najbaroj estis ciganoj, la konflikto fariĝis rasisma.

Filmis kaj la muron kaj la straton la televida kompanio Novao. Tiu surekranigis tre koleran ciganinon Vìra Kondášová, kies kontraŭĉeðajn insultojn la kompanio eĉ du fojojn elsendis. Rezulte de tio oni kulpigis la sinjorinon pro malhonorigo de la nacio kaj pro incito al rasismo.

Amnestio

Tamen, antaŭ ol komenciĝis oficiala enketo, prezidanto Havel amnestiis la sinjorinon. Akceptante la amnestion, ŝi sincere dankis la prezidanton kaj tuj petis, ke oni pardonu ŝin sol-virinon kun kvin infanoj ankaŭ pro nepago de elektro-fakturoj.

Samtempe tiom kreskis la famo pri la muro, ke oficistoj kaj deputitoj de la Eŭropa Parlamento vizitis ĝin. Tial la ĉeða registaro ordonis forigi ĝin.

jpa

jpa

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de jpa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24