MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Kaj sekve ...

En januaro Portugalio transprenis la prezidantecon de Eŭropa Unio. Eŭropaj traktatoj difinas nek rolon nek funkciojn de la prezidanto; ili difinas nur, ke la prezidanto kunvenigu Eŭropan Konsilantaron, kaj ke la prezidanteco iru sinsekve al ĉiuj membro-ŝtatoj de la konsilantaro.

Tiu sinsekvo estis difinita de la konsilantaro per unuanimaj voĉoj, kiam en januaro 1995 Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio ekmembriĝis. Italio liveris la unuan prezidanton en tiu sinsekvo en januaro 1996. En la unua duono de 2003 Grekio finos tiun liston.

Tiam normale sekvu denove Italio, sed eble la sinsekvo jam estos aliigita pro membriĝo de unu aŭ pluraj el la unuaj ses kandidataj ŝtatoj: Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Pollando kaj Slovenio.

1996Italio Irlando
1997Nederlando Luksemburgio
1998Britio Aŭstrio
1999Germanio Finnlando
2000Portugalio Francio
2001Svedio Belgio
2002Hispanio Danlando
2003Grekio ...
Marc VANDEN BEMPT

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24